江西时时彩500期走势图|江西时时彩走势图带连线带坐标

Pompas floroj en pekina printempo.

| 2019-03-22
Bookmark and Share

Miaj du plej ?atataj sezonoj en Pekino estas printempo kaj a?tuno, pro du kialoj: la temperaturo, nek tre varma nek tre malvarma, kaj la specifa beleco de tiuj sezonoj, printempo pro la floroj kaj a?tuno pro la flavaj kaj ru?aj folioj.


Floroj en Yuyuantan-parko


Anta?e mi kutimis taksi a?tunon kiel mia sezono plej ?atata, ?ajne ?ar mi estis impresita pri la belecoj de tiom da flavaj ginkaj folioj ?e pekinaj stratoj kaj anka? en parkoj. Tio profunde markis mian alvenon en ?inio, en 2015, kaj miajn unuajn promenojn en la urbo: al Beihai-parko kaj poste al Somera Palaco, dum miaj unuaj semajnfinoj en Pekino.


Floroj plibeligas Yuyuantan-parkon


Post kelkaj jaroj lo?anta en Pekino, mi da?re ?atas la belecon de pekina a?tuno, sed preferas printempon. La ?efa kialo estas tio, ke en a?tuno verdo ekmalabundas, kreska?oj seki?as kaj tio kreas pejza?on tristan por la vintro. Printempo, male, por mi fari?is celebrado de la vivo, ?ar en tiu sezono mi proprokule vidas la miraklon de natura renaski?o: plantoj ekverdi?as, floroj pompas ?ie, multego da herboj kreskas el grundo kiu ?ajnis senviva. Estas la plej bona sezono por vidi florojn kaj admiri la forton de la naturo, kiu al ni donacas tiun belan spektaklon.


Bela floro en Yuyuantan-parko


Mi naski?is kaj kreskis en loko kie la diferenco inter sezonoj de la jaro ne estas tiom rimarkinda kiel ?i tie, kaj ?ar kelkaj floroj floras dum nur mallonga tempo, necesas ofte reveni al la parkoj por esti sukcesa kapti la belecon de tiu ?i sezono: ?iusemajne floras novaj, malsamaj specoj de floroj.


Floroj en la ?iela Altaro


Pasintsemajne mi estis informita pri ekflorado de prunfloroj en Yuyuantan, parko fama pro siaj sakuroj, kie tamen trovi?as pluraj aliaj belaj floroj. La plej bona epoko por vidi sakurojn kutime estas fine de marto kaj komence de aprilo, kiam la parko fari?as homplena, sed prunfloroj ekfloras pli frue. ?ar tiu parko estas proksime de mia laborejo, mi decidis profiti tagman?an pa?zon por iri tien kaj faris belajn fotojn, kiuj inspiris min viziti aliajn lokojn.


Unu el la multaj belaj pejza?oj de la Botanika ?ardeno de Pekino


Oni diris al mi, ke ?e la Luna Altaro, alia loko proksime al mia laborejo, anka? trovi?as belaj prunfloroj. Mi iris tien kaj konstatis, ke ja estas kelkaj belaj arboj kun multaj floroj, tamen iliaj subaj bran?oj estas forhakitaj pro la manko de spaco, do tiu loko ne estas oportuna por foti?i ?e prunfloroj. Aliflanke, ?i havas apartan belecon pro tio, ke divers-specaj floroj miksi?as en la ?ardeno. La beleco de Yuyuantan, tamen, estas nesuperebla en tiu ?i epoko de la jaro, speciale dum florado de sakuroj, kiam la nombro de turistoj tie multobli?as.


Homoj fotas kaj admiras la florojn en la Botanika ?ardeno de Pekino


Inspirita de tiuj du spertoj, mi decidis iri al la botanika ?ardeno dum semajnfino, ?ar ?i estas la plej rekomendinda loko por flor?atantoj, sed mi konstatis ke plejparto de la prunarboj en ilia prunflora ?ardeno ankora? ne estis florantaj sed florontaj. Proksime al la orienta pordego, tamen, mi trovis belajn prunflorojn ?e la lago kaj sukcesis fari belajn fotojn. ?ajnas al mi ke, eble pro temperaturo, en la botanika ?ardeno florado iom malfrui?as kompare kun Yuyuantan, kiu trovi?as en la urbocentro. E? tiel estis agrabla tago kaj mi tre ?atis reveni al la botanika ?ardeno post longa tempo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
江西时时彩500期走势图 5码两期计划 河南快3预测与推荐 聪明人是怎样用钱赚钱的txt下载 网络赌博龙虎怎么老输 1136投注法 老虎机怎么压才能赢 AG疯狂马戏团开奖 老时时彩走势图 云南时时开奖码 pk10龙虎技巧计划