江西时时彩500期走势图|江西时时彩走势图带连线带坐标

Malfacila?oj kiujn eksterlandanoj povas trovi en ?inio

| 2018-08-13
Bookmark and Share

    Semajnfine mi ?atas viziti parkojn kaj arbarojn en la ?irka?a?oj de Pekino, kaj tie estas pli facile a?eti enirbiletojn, kaj eventuale anka? man?etojn, ktp., per monbiletoj. En la urbo, tamen, mi preferas uzi Wechat, ?ar ?i estas pli oportuna. Mia problemo facile solvi?us per iro al banka?tomato, sed banka?tomatoj en ?inio provizas nur notojn de 100 juanoj kaj mi havis malpli ol tio en mia banka konto, kaj pli ol tio en mia Wechat-konto. Por ?iri monon de Wechat al mia persona bankokonto, krom pago de eta maklera?o, estas necese tajpi plurajn informojn pro la sekureco de la ?iro. Finfine estis pli facile prunti monon de amikino.


    Wechat-pago funkcias dumaniere: mi povas skani, per mia po?telefono, la dudimensian kodon de la vendisto, a? la vendisto povas skani la mian dudimensian kodon. Tiu lasta maniero estas tre rapida kaj efika, funkcias sen retaliro, kaj ?in oni trovas ?efe en superbazaroj, grandaj vendejoj, ktp. Por malgrandaj butikoj, tamen, ne valoras la penon investi en skaniloj por rapidigi la procezon, sekve la uzanto devas skani dudimensian kodon kaj uzi sendratan interreton, kiu estas malrapida en multaj vendejoj.



    Pro tio, en parkoj, arbaroj, kaj malgrandaj butikoj estas pli oportune pagi per monbiletoj, ?ar kutime la prezoj en tiuj lokoj ne postulas uzon de moneroj, dum pago per Wechat ne ?iam eblas, kaj ?i postulas skanadon de dudimensia kodo per po?telefono. Kiam mi iras al nekonataj lokoj, ?efe tiuj for de la urbo, mi ne scias pri la surloka kvalito de interreto, nek ?u lokaj vendistoj akceptas po?telefonan pagon. Monbiletoj ne dependas de interreto kaj estas uzeblaj e? sen elektro, do ili estas sekuraj pagiloj por homo kiu aventuras ekster la urbo.


    Cetere mi neniam provis a?eti enirbileton al parko per Wechat, kaj mi ne scias ?u ?iuj parkoj akceptas ?in. Komence de la jaro mi iris kun kelkaj amikoj al Beihai-parko, kaj ?e la enirejo franco venis al mi: li ne havis monbiletojn kaj petis al mi a?eti bileton por li. Poste li pagis al mi per Wechat. Nuntempe anka? metroo en Pekino akceptas pagon per po?telefono, sed busoj anka? ne, kaj anta? nelonge mi estis en buso kaj eniris viro sen monbiletoj: alia pasa?ero pagis lian bileton kaj sekve ricevis pagon de li per po?telefono. Per tiuj du ekzemploj oni povas havi ideon pri kiaj estas ?iutagaj problemoj de ?inoj pri pago.



    Pasintsemajne amiko atentigis min pri tio, ke kvankam po?telefona pago faciligas la pagojn en ?inio, ?i povas ka?zi malfacila?ojn al fremdaj turistoj, ?ar ili ne havas bankokonton en ?inio, sekve ne povas uzi la servon (tio cetere estas alia problemo: kvankam turistoj teorie ne devus bezoni ?inan bankokonton, ?i povas esti tre konvena por turisto kiu emas resti en ?inio dum pluraj monatoj). Pasintjare, tamen, amikino el Brazilo vizitis ?inion kaj sukcesis uzi po?telefonan pagon post ligi sian brazilan kreditkarton al sia Wechat-konto, do eksterlandanoj ja povas pagi per po?telefono, e? sen ?ina bankokonto. ?inoj, tamen, alkutimi?as al po?telefona pago kaj atendas da?ran reduktadon de pagoj per monbiletoj. Mi a?dis pri kelkaj vendejoj en ?inio, kiuj akceptas pagon nur per po?telefono, kaj tio estas tendenco por a?tomataj vendejoj.


    Mi tamen ne kredas ke tio helpas klarigi kial ?inio ne ricevas tiom da turistoj kiel Francio a? Usono. Vizaj postuloj kaj prezoj de aviadaj biletoj kaj hoteloj certe ludas pli gravan rolon en tio, krom la geografia situo de la urbo, for de la landoj kiuj plej ofte forsendas turistojn. Pekino havas ?iujn alloga?ojn necesajn por fari?i turisma ?efurbo de nia planedo, sed la plejmulto de la homoj jam rezignas viziti ?inion post informi?i pri la vizpeta procezo, kiu postulas tempon kaj monon de la turisto, sekve multaj preferas iri al lando kiu ne postulas vizon a? havas pli simplan vizpetan procezon. Vizojn por Vjetnamio kaj Srilanko, ekzemple, oni povas facile mendi per interreto, pagi per kreditkarto kaj ricevi konfirmilon por voja?i. La vizo estas gluita sur la pasporto okaze de la alveno en la lando. Por viziti ?inion, tamen, krom printi kaj plenumi formularon, kaj alkro?i plurajn dokumentojn al ?i (inter ili banka kvitanco pri pago), oni bezonas viziti konsulejon dufoje, kaj tio estas temporaba kaj altkosta.


    Kelkaj hoteloj en ?inio rifuzas gastigi eksterlandanojn, kaj la kialo ?ajne ligi?as al tio, ke hotelo devas registri informojn pri siaj gastoj en polica datumbazo. Kaj mi supozas ke por esti kapabla tion fari por alilanda gasto, hotelo bezonas plenumi postulojn kaj burokrata?ojn ne interesaj por malgrandaj negocoj, tiel ke simplaj gastejoj ?atataj de dorsosakuloj ne emas tion fari, kaj la alternativoj ofte ne estas bonprezaj. Tio speciale malfaciligas vizitojn al alternativaj turismejoj, kiel kelkaj naturvidindejoj kaj vila?oj for de la amasturismaj lokoj: lingva baro estas jam sufi?e granda defio al eksterlandano kiu emas aventuri en tiuj lokoj, la malfacila?o trovi gastejon igas la problemon e? pli granda, kaj paradokse estas ?uste tiuj lokoj kiuj plej bezonas la monon de turistoj.


    ?inoj ne spertas kelkajn malfacila?ojn kiujn spertas eksterlandanoj, kaj enmigrantoj en ?inio anka? ofte ne sukcesas rimarki specifajn malfacila?ojn kiujn eksterlandaj turistoj trovas en la lando. Tiu konstato montras tiom necese estas enkonduki efikajn politikojn pri lo?ado, turismo, servoj, ktp. en lando tiom vasta, diverseca kaj en konstanta ?an?i?o. Rigardi la mondon per alies okuloj estas granda defio, mi mem tiom alkutimi?is al la urbo, ke por mi estas normale diri “iru suden, sekve orienten” anstata? “iru dekstren, sekve maldekstren”, a? “prenu la buson 73 ?is 百萬莊中街 por veni al la redaktejo de EP?”, sed mi rimarkas ke tio malfacilas por eksterlandaj esperantistoj kiuj vizitas ?inion, ili sentas sin pli sekuraj en la mondo kiun ili jam konas, sed en ?inio mia mondo plivasti?is kaj multaj iamaj stranga?oj fari?is parto de mia ?iutaga vivo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
江西时时彩500期走势图 20岁在杭州如何赚钱 AG惊吓鬼屋开奖软件 真人龙虎怎么下载 7m体育即时比分 后三组选包胆怎么玩 真人欢乐捕鱼兑换码 湖北快3今日开奖 重庆时时彩开奖视频 hk百釆网免费大全 捕鱼大师鳄鱼版1.1.9