江西时时彩500期走势图|江西时时彩走势图带连线带坐标

Mia unua futbala mondpokalo ekster Brazilo

| 2018-07-09
Bookmark and Share

    Mi tre ?atas parajn jarojn, ?ar en ili okazas miaj plej ?atataj sportaj eventoj: olimpikoj kaj futbala mondpokalo. Ekde 1994, kiam mi unuafoje spektis mondpokalon, mi ?iam akompanis tiujn du eventojn, sed en 2012 kaj 2016 mi estis en Azio dum olimpikoj, kaj ?ijare mi unuafoje akompanas mondpokalon ekster Brazilo.


La unua venko de Brazilo, kontra? Kostariko, en ?ijara mondpokalo


    Brazilanoj eksterlande ofte a?das komentojn pri futbalo, homoj mencias nomojn de brazilaj futbalistoj, kutime Pelé, Ronaldo a? Neymar, diras ke ili ?atas spekti mat?ojn de brazila selektitaro, ktp. Mi alkutimi?is al tio, sed mi sopiras la epokon, kiam mi eksterlande a?dis bonajn komentojn pri Brazilo ne rilate al futbalo, sed al politiko, ekonomio, diplomatio, forigo de malri?eco. Speciale memorinda estas mia unua vizito al E?ropo, en 2013, kiam homoj ofte la?dis la disvolvi?on de Brazilo. Nuntempe Brazilo ne plu partoprenas en gravaj mondaj politikaj decidoj, sekve al ?i nur restas futbalo.


    Pro tiu sento mi dum longa tempo ne entuziasmi?is pri la mondpokalo, speciale post kiam opoziciuloj de reelektita prezidento Dilma Rousseff uzis t-?emizojn de brazila futbala selektitaro kiel simbolo de movado por ?ia senpostenigo, kies rezulto estis tiom katastrofa, ke multaj brazilanoj, inter ili mi, nun hontas uzi la tradician flavan ?emizon de brazila selektitaro, konata kiel “amarelinha”, karesnomo por flava.


Vendejo en Brazilo: rekorda vendo de bluaj ?emizoj: oni evitas a?eti la flavajn


    Cetere, la grandega skandalo pri koruptado en FIFA (Federacio Internacia de Futbalo Asocia), kiu rezultis en senpostenigo de ?ia prezidento, Joseph Blatter, rivelis koruptadon en Brazila Konfederacio pri Futbalo (CBF), kiu envolvis la ?efajn brazilajn futbalmana?erojn kaj la plej grandan brazilan televidkanalon. Tio multe dama?is la publikan bildon de CBF.


    La politikoj de CBF pri biletoj kaj televid-elsendoj estis same katastrofaj dum la lastaj du jardekoj: anta?e brazilaj futbalstadionoj estis inter la plej grandaj en la mondo, kaj dum semajnfino ili plenpleni?is de homoj por spekti futbalmat?ojn kontra? prezo de sandvi?o. Nuntempe la alta kosto de biletoj malinstigas homojn iri al stadionoj, kiuj fari?as pli kaj pli malgrandaj kaj malplenaj. Sen mono por iri al stadiono, plejparto de brazilanoj akompanas futbalon per televido, sed anta?e multaj televidkanaloj elsendis senpage futbalmat?ojn, dum nuntempe la ?efaj futbalmat?oj estas vive elsendataj nur per televidkanaloj alireblaj kontra? pago. Tiuj, kiuj ne pagas por la elsendo havas kiel nura alternativo spekti futbalmat?ojn en drinkejoj, kiuj uzas la mat?ojn kiel alloga?oj por venigi klientojn. Tio estis afero monprofita por CBF, sed kreis distancon inter futbalo kaj la popolo.


    En 1994 kaj 1998 tri televidkanaloj elsendis mondpokalon en Brazilo. Ekde 2002 nur unu televidkanalo, ?uste tiu envolvita en la koruptado de CBF kaj FIFA, elsendas mondpokalon en brazilo. En 2002 mi unuafoje spektis mondpokalon for de miaj gepatroj: tiam estis mia unua jaro en universitato, kaj la mat?oj, en Koreio kaj Japanio, okazis frumatene, do mi programis mian televidilon por a?tomate ?alti?i je la horo de la mat?o. Mi spektis ?iujn mat?ojn de Brazilo sola en mia dormo?ambro.


    En 2006 mi dividis lo?ejon kun aliaj ok studentoj de mia universitato, kaj ni havis kontra?pagan televidon en nia lo?ejo, kie ni spektis la mat?ojn. Amikoj, inter ili esperantisto, ofte venis por kune spekti la mondpokalon. En 2010 mi spektis kelkajn mat?ojn hejme, kelkajn ?e amiko, kelkajn en drinkejo. Mi bone memoras la finalon, kiun mi spektis kun pluraj esperantistoj en la hejmo de amiko, kaj post la mat?o mi iris al flughaveno por voja?i al la Brazila Kongreso de Esperanto, kiu komenci?is en la sekva tago. En 2014 la Mondpokalo estis en Brazilo, kaj plejmulto de la mat?oj de ?ia grupa fazo mi spektis en drinkejo kun amiko, anka? esperantisto. Post la duonfinaloj mi voja?is al Fortalezo por organizi IJK-on, kaj tie mi spektis, en Cearaa Esperanto-Asocio, kune kun esperantistoj, la du lastajn mat?ojn.


    Mondpokalo revenis al Azio, kie trovi?as plejparto de rusa teritorio, kaj mi denove estas sola, samkiel en 2002, por spekti la mat?ojn hejme. Alia koincido estas la frumatenaj mat?oj: mi ne spektis la unuan nek la trian mat?on de Brazilo, ?ar ili komenci?is je la 2-a matene. La unuan mat?on kiun mi spektis en Pekino estis inter Argentino kaj Islando, en la drinkejo Nigra Nesto, kie estas bona pico, bonpreza biero kaj granda ekrano por spekti futbalon. La nura problemo estas tio, ke la ejo fermi?as je la 10-a vespere, do ?i ne ta?gas por la sekvaj mat?oj. Cetere ?i trovi?as for de mia hejmo.


Karnavalparado en Rio-de-?anejro ridindigis politikan movadon kiu alproprii?is de la uniformo de brazila selektitaro


    Mi tamen konfesas ke ne spekti la mat?ojn ne plu estas problemo por mi: male al pasintaj mondpokaloj, kiam mi fanatike subtenis Brazilon. Multaj brazilanoj dividas kun mi la saman sintenon, kaj tion pruvas la fakto, ke ?ijare okazis rekorda vendado de bluaj ?emizoj de brazila futbala selektitaro, dum plejparto de la flavaj restas en la vendejoj.


    Fotoj de la manifestacioj por kaj kontra? la senposteni?o de prezidento Dilma Rousseff montras ?iajn apogantojn en ru?aj vesta?oj, dum ?iaj opoziciuloj uzis la flavan koloron, kaj speciale la ?emizon “amarelinha”. La alproksimi?o de mondpokalo rezultis en interesa fenomeno: pro la ligo de la uniformo de brazila selektitaro al politika ideologio, aperis neoficiala ru?a ?emizo de Brazilo, kiu fari?is konata kiel “vermelhinha” (karesnomo por ru?a). Mi mem ?atus havi unu por mi, sed ?i ne a?eteblas en ?inio.


Unu el la multaj versioj de "vermelhinha", la neoficiala ?emizo de Brazilo por tiuj, kiuj volas esprimi malsubtenon al politika movado kiu alproprii?is de "amarelinha"


    Ekde la senposteni?o de prezidento Rousseff mi rifuzas kanti la brazilan nacian himnon, kaj pri tio mi persistas. Mi tamen ne sukcesas eviti apogi Brazilon en la mondpokalo: kiam mi vidis la teamon en blua ?emizo ludante kontra? Kostariko, mi ne povis plu min deteni kaj deziris vidi venkon de Brazilo, kaj poste, kontra? Meksiko, mi subtenis Brazilon e? kun la flava ?emizo. Kion Brazilo heredos de tiu ?i mondpokalo? ?u futbalo povas pacigi la brazilan popolon? ?u la “amarelinha” reakiros sian originan signifon a? da?re estos malestimata kiel simbolo de trista epizodo de nia historio?


    Fakto estas, ke futbalo estas pli ol sporto, kaj tion atestas pluraj ligoj inter futbalo kaj historiaj momentoj de iuj popoloj. En Brazilo, la “amarelinha” neniam estis tiom malestimata dum mondpokalo, sed eksterlande ?i estas da?re respektata de futbal?atantoj. Plie, mondpokalo estas okazo por konati?i kun belaj rakontoj pri kiel futbalo alporksimigas la popolojn de la mondo: multaj ?inoj iris al Rusio por spekti mondpokalon, malgra? la nepartopreno de ?ina selektitaro, ruso fari?is la plej fama viza?o inter la apogantoj de Brazilo dum la lasta mat?o, kaj tra la mondo homoj akompanas la eventon kaj revas pri venko de sia preferata teamo.


?ina apo pri luprunto de bicikloj festas venkon de Brazilo: "amarelinha" estas da?re respektata eksterlande 


    Tiun magian povon de futbalo mi unuafoje rimarkis kiam mi spektis la filmon Mesa?o el Nova Mondo, pri israelaj infanoj kiuj vizitas palestinajn infanojn: en la komenco de ilia dialogo, ili ?iuj esprimas subtenon al Brazilo dum mondpokalo, kaj tiel ekkrei?as empatio inter ili, kiuj interbrakumas kaj ploras okaze de la adia?o. Kiom da homoj tra la mondo ?atas Brazilon pro futbalo? Kaj kiom da homoj ?atas aliajn landojn pro futbalo? Mi esperas ke futbalo ?iam estos ilo por la paco.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
江西时时彩500期走势图 99分老虎机怎么压会赢 内容管理系统 开源 重庆快乐十分每天几期 欢乐斗地主规则说明 千炮捕鱼电玩城内购版 AG惊吓鬼屋官网 麻将技巧视频教学 时时彩每天稳赚100 时时彩最新开奖结果 二八杠技巧口诀论坛