江西时时彩500期走势图|江西时时彩走势图带连线带坐标

Sportoj en ?inio

| 2018-06-28
Bookmark and Share

    En mia pasinta artikolo, pri scienca edukado en ?inio, mi menciis tion, ke ?inaj lernejoj havas bonan infrastrukturon pri sportoj. Profitante la mondan atenton pri futbala mondpokalo en Rusio, mi ?i foje traktos la sportojn en ?inio.


?inaj parkoj estas tre konvenaj por ekzercado


    Alveninte en ?inio mi tuj rimarkis ke ?inoj estas sportemaj: en parkoj, kortoj kaj e? surstrate oni ofte vidas homojn sportantaj. Inter lo?ejoj kutime trovi?as korto, kaj en multaj el tiuj kortoj oni vidas tablojn por ludi tablotenison kaj ekzercilojn. Kiam la korto havas iom pli da spaco, oni anka? aldonas korbon por korbopilkado.


    Biciklante tra la urbo mi preterpasis multajn lernejojn, kaj mi rimarkis ke mezlernejoj kutime havas futbalejon, sportajn kortojn kaj kurejon. Na?ejoj kutime trovi?as interne de la konstrua?o kaj oni ne vidas ilin el ekstero, sed impresas min tio, ke tiom da mezlernejoj en ?inio havas na?ejon.


    Lernejestroj en ?inio kutime havas grandan a?tonomon pri administrado de la lernejo, kaj tio igas la administradon tre flekseblan kaj por kapti monon kaj por ?in investi. ?ar lernejoj havas bonan infrastrukturon pri sportoj, estas tre konvene permesi al ordinaraj homoj uzi, kontra? pago, tiun infrastrukturon, kiam ?i ne estas uzata de la studentoj. Tiel la lernejo plifortigas sian rilaton kun la komunumo kaj samtempe kaptas monon por konservado kaj plibonigado de sia propra infrastrukturo.


    Por komparo kun Brazilo, mia patro dum longa tempo estis sekretario de lernejo, kies muro estis diversfoje dama?ita de najbaroj kiuj volis uzi la sportan korton dum semajnfino. Finfine la lernejestro ordonis konstruon de aparta enirejo al la korto kaj pruntis ?ian ?losilon al najbaroj. La korto de tempo en tempo malboni?is pro manko de prizorgo kaj la lernejo ?iam dependis de mono el supera instanco por ?in ripari. ?inaj lernejoj povas, per la mono akirita de luado de siaj sportejoj, investi en ilia konservado kaj a?eti bezonatajn materialojn.


    Dum la lastaj monatoj ?ina Internacia Eldona Grupo (?IEG) okazigis sportan konkurson inter siaj pluraj eldonejoj, inter ili El Popola ?inio, kaj la konkurso pri na?ado okazis pli frue. Mi ne ali?is, ?ar mi lernis na?i per mi mem, en rivero, kaj ?iam na?is por plezuro, neniam partoprenis en konkurso, kaj mi timis esti hontinde malrapida kompare al aliaj na?antoj.


    Tamen, en la tago de la konkurso, oni petis al mi ali?i al teamo kiu volis partopreni la liberstilan stafetan na?adon. Teamo nepre devas havi kvar homojn, sed tiu havis nur tri, do ?i dependis de mia ali?o. La konkurso okazis en mezlernejo, kaj tiam mi por la unua fojo vizitis lernejan na?ejon. Mi povas diri, ke en mia lando multaj universitatoj ne havas infrastrukturon tiom bonan por na?ado: ?e la enirejo estas balkono kun funkciulinoj kiuj superrigardas la lokon kaj helpas la homojn la?bezone. Ili donis al mi ?losilon por gardi miajn aferojn en ?ranko ene de la vestejo, kiu estas granda kaj tre pura. Mi ?an?is vesta?ojn kaj du?is min tie.


Mi dum na?ado


    La baseno estas konstruita la? la normoj de internacia na?federacio kaj estas 25 metrojn longa, do mi bezonis na?i ?is la alia flanko kaj reveni por kompletigi la 50 metrojn kiujn mi devis na?i. Tio estis multe pli amuza ol mi imagis, kaj mi anka? malkovris ke aliaj ne na?as tiom bone kiel mi anta?e supozis. Mia teamo finis en la tria pozicio.


    La okazigo de sporta konkurso estas la?dinda iniciato, kiu montras ke ?IEG stimulas siajn funkciulojn adopti sanan vivostilon, sed la envolvi?o de ?iuj homoj en tiu konkurso superis mian anta?vidon: unue, en la korto de nia laborejo preska? ?iutage okazis provludoj pri kelkaj sportoj, en kiuj partoprenis ne nur la atletoj, sed anka? iliaj apogantoj, foje e? kun flagoj kaj banderoloj!


    Mi ali?is al la 100-metra kurado, ?ar dum mia infaneco mi estis la plej rapida inter miaj lernejaj kolegoj, tamen tempo pasis kaj mi ne serioze ekzerci?as ekde 2006. Dum mia infaneco mi regule trejnis ?udon, kaj en la universitato mi revenis al trejnado de tiu sporto. Krome, en la universitato mi dum du jaroj partoprenis en teamo pri malmulte konata sporto, ekstrema flugdisko, kiun mi tre ?atas, sed ekde 2006 mankas al mi teamo.


Pekino estas bonega urbo por biciklado, pro tio multaj homoj biciklas.


    Ekde mia alveno al ?inio, mi estas pli sportema. La etoso instigas min, ?ar ?ie mi vidas ?inojn sportantajn. Alia grava kialo estas la sekureco: mi foje kuras vespere sur strateto ?e kanalo, kie multaj ?inoj anka? sportumas. En Brazilo homoj timas krimulojn kaj pro tio ne iras al parkoj, placoj, stratoj por ekzerci?i. Alian instigon mi ricevis de la ?ina sistemo pri kunluado de bicikloj kaj la geografio de Pekino: la urbo, ebena kaj kun lar?aj biciklovojoj, invitas min al biciklado, kaj luprunti bicikon estas facile kaj malaltkoste. Finfine, la proksimeco kaj beleco de la okcidenta montaro kaj aliaj lokoj ?irka? Pekino invitas min al mar?ado, kaj semajnfine mi tre ?atas pasigi tutan tagon en arbaro. Mi preska? ?iusabate piediras ?is la pinto de iu monto.


    Biciklante ?iutage dum tagman?a pa?zo kaj mar?ante dum tuta tago en arbaro dum semajnfinoj, mi supozis ke mi estus preta por la kurado, sed poste mi malkovris ke tiu strategio ne estis bona: mar?ado kaj biciklado ja igis miajn krurojn pli fortajn, sed tio ne sufi?as: unue, kurado postulas multe pli de la muskolaj fibroj ol biciklado, due, biciklado ne ekzercas la tutan korpon nek postulas grandan elastecon de la muskoloj. Mi malkovris mian eraron nur kiam estis jam tre malfrue: du tagoj anta? la kurado, mi iris al la kurejo por provludi: estis mi kaj tri aliaj homoj, kaj la aliaj tri ekkuris tre rapide. Klopodante kuri pli rapide por akompani ilin, mi subite sentis fortan doloron en mia maldekstra kvadricepso.


    Post tiu epizodo mi esploris pri la ka?zoj de tio kaj malkovris, ke kurado postulas grandan elastecon de la muskoloj, kaj kvankam miaj krurmuskoloj estas pli fortaj, mi ne ekzercis ilian elastecon. Mi anka? konsciis ke mia korpo ne estas la sama: multaj jaroj sen sportumi reduktis mian rapidon en kurado kaj la elastecon de miaj muskoloj. Mi rememoris la epokon, kiam mi trejnis ?udon dufoje semajne: mi tiam havis pli bonan dormon kaj povis pli bone koncentri?i en ?iutagaj farenda?oj, do mi decidis krei novan rutinon pri ekzerci?o por havi pli sanan vivon.


    La tago de la kurado alvenis. Miaj kruroj estis da?re dolorantaj, sed post miaj varmigaj ekzercoj la doloro i?is malpli intensa kaj ne multe ?enis min dum la kurado. Kiam oni signalis al ni por ekkuri, aliaj reagis pli rapide ol mi a? pli bone akcelis, dum mi bezonis pli da tempo por atingi mian maksimuman rapidecon. Bon?ance por mi, unu el la aliaj kurantoj ne sukcesis akompani la ritmon ?is la fino, kaj almena? tiun mi sukcesis venki.


Mi dum 100-metra kurado en sporta konkurso (la t-?emizo estas de la 70-a IJK)


    Rimarkinda afero estas tio, ke eksterlande multaj homoj pensas ke ?inoj estas tre malaltaj, havas mallongajn krurojn, kaj sekve ne kapablas kuri rapide. Fakte multaj ?inoj estas pli altaj ol mi, kvankam avera?a ?ino estas ja malalta, sed ne tiom, kiel kelkaj alilandanoj supozas. Multaj ?inoj regule praktikas kuradon, kaj kelkaj, e? malaltuloj, ja sukcesas kuri tre rapide. Post la konkurso mi dum unu semajno evitis ekzerci?i, nur iomete biciklis fojfoje, kaj poste mi komencis regulan ekzercadon. Mi malkovris ke estas tre bone praktiki kuradon vespere, ?ar ne estas suno kaj mi dormas pli bone poste.


    En ?inaj parkoj tre impresas min kelkaj maljunuloj kiuj iras tien por ekzerci?i: iliaj korpoj, malgra? la granda a?o, estas tre fortaj kaj flekseblaj. Ili serioze ekzerci?is dum tuta vivo por atingi maljunecon tiom sanaj, kaj nun ili povas fanfaroni pri tio, ke ili kapablas fari aferojn kiujn multaj junuloj ne kapablas. Ili certe estas inspiro por tiuj, kiuj sportumas.


    Mi anka? diversfoje ?irka? la 8-a matene vidis infanojn en elementa lernejo sin ekzercantaj sur sportkorto de la lernejo. Tio konsciigis min pri tio, ke ?inoj ricevas instigon kaj trejnadon pri sportoj ekde frua a?o, kaj poste ili estas da?re instigataj sportumi kaj havas facilan aliron al sportejoj. Jen la sekreto por estigi socion de sportemaj homoj.


Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
江西时时彩500期走势图 奔驰宝马100%压赢 u9彩票网能提现吗1万 老虎机要压几分才能赢 二八杠棋牌大厅 极速快三稳赚计划网站 澳门宝马奔驰网站 葫芦兄弟官方正版下载 看牌抢庄牛牛真人版 云博国际app 街机金蟾捕鱼必玩版